Kulturo de Pollando

Stańczyk dum balo ĉe reĝino Bona Sforza kontraŭ la perdo de Smoleńsk, pentraĵo de Jan Matejko, 1862.
La monumento de Adam Mickiewicz, Varsovio, Pollando.

La kulturo de Pollando estas tre ligita kun ties historio interplektita de 1000 jaroj.[1] Ties unika karaktero disvolviĝis kiel rezulto de komplika geografia situo de Pollando en la kuniĝejo de Okcidenta kaj Orienta Eŭropoj. Laŭ la tempopaso, la pola kulturo estis profunde influita de ties ligiloj kun la germana, latinida kaj bizanca mondoj, kiel ankaŭ la kontinua dialogo kun multaj aliaj etnaj grupoj kaj la minoritatoj kiuj loĝis kaj loĝas en Pollando.[2] La popolo de Pollando konsideriĝis tradicie gastema al la eksterlandaj artistoj kaj ema sekvi la kulturajn kaj artajn tendencojn en aliaj landoj. En la 19-a kaj 20-a jarcentoj, la poloj fokusiĝis al la kulturaj aferoj ofte hegemonie super la politika kaj ekonomia aktivaĵo. Tiuj faktoroj kontribuis al la multflanka naturo de la polaj artoj, kun multaj kompleksaj nuancoj.

La pola kulturo estis influita kaj de la orienta kulturo kaj de la okcidenta. Aktuale, tio evidentiĝis en ties arkitekturo, folkloro kaj arto. La teritorioj de la iama kaj de la nuna Pollando estas la naskoloko de diversaj konataj gravuloj, kiel Marie Curie, Frédéric Chopin, kaj Nikolao Koperniko, la papo Johano Paŭlo la 2-a, Lech Wałęsa, Joseph Conrad kaj Ŝimon Peres, inter aliaj.

La pola arto montris la tendencojn ekzistantaj tutmonde. La fama pentristo Jan Matejko inkludis multnombrajn historiajn okazintaĵojn tre gravajn en siaj pentraĵoj. Alia grava pola artisto estis Stanisław Ignacy Witkiewicz. Li estis ekzemplo de la renesanca homo, same kiel la elstara dramaturgo, pentristo kaj poeto Stanisław Wyspiański. La komenco de la pola literaturo datas de la 1100-aj jaroj, kaj ĝi inkludas poetojn kaj verkistojn kiel Jan Kochanowski, Adam Mickiewicz, Bolesław Prus, Juliusz Słowacki, Witold Gombrowicz, Stanisław Lem, Ryszard Kapuściński, Henryk Sienkiewicz, Władysław Reymont, Czesław Miłosz, Wisława Szymborska (la kvar lastaj ricevintoj de la Nobel-premio pri literaturo), kaj la anglalingva romanisto de pola deveno nome Joseph Conrad.

  1. Adam Zamoyski, The Polish Way: A Thousand Year History of the Poles and Their Culture. 1993, Hippocrene Books, Poland, ISBN 0-7818-0200-8 [1] Alirita la 24an de Aŭgusto 2018.
  2. Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Pollando, 2002–2007, AN OVERVIEW OF POLISH CULTURE. Alirita 12-13-2007.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search